[EO] Bonvenon!

Bonvenon sur la retejo de la Brusela kafejo.

Kio

Ni estas neformala grupo de amikoj kiuj renkontiĝas ĉiun unuan dimanĉon de la monato en la bela novartstila restoracio “le Chabrol”, en la koro de Skarbeeko. Eniro estas senpage kaj trinkaĵoj/manĝaĵoj estas liberkostaj (vi mem elektas kiom vi pagas) por ke ĉiu havu aliron.

Niaj celoj

  • Enkonduki esperanton al la scivolemuloj kaj gvidi ilin al senpagaj/malmultekostaj kursoj en Bruselo/sur la reto.
  • Kunhavi kulturan materialon, kiel revuojn, librojn, temajn tekstojn, ktp
  • Havi spacon por loke vivigi la lingvon, uzi ĝin, permesi al parolantoj renkonti unu la aliajn ĉu lokuloj aŭ vojaĝantoj.
  • Ludi, legi, babili, skribi, trinki teon, amuziĝi.

Praktikaj informoj :

La kafejo okazas la unuan dimanĉon de cîu monato en Le Chabrol (57/61 Avenue Louis Bertrand, Schaerbeek)

  • 17h – Fulmokurso por malkovri la bazojn de la lingvo (se interesata, bonvolu aliĝi retpoŝte al simsimbbr@gmail.com
  • 18h – Gufujo (teotrinkejo kun veganaj kukoj) kaj babilejo/ludejo.
  • 21h – Ni purigas kaj fermas kaj invitas vin venontmonate!

Cîuj genroj, aĝoj kaj kulturoj bonvenaj!

/!\ Attentu : Bedaŭrinde, aliro al la necesejo estas malfacile al handikapuloj.